Komarko de Logronjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komarko de Logronjo, en hispana Comarca de Logroño, estas komarko en la nordo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Kameroj sude, tio estas Nova Kamero kaj Malnova Kamero.
Estas du ĉefaj trajtoj en la komarko: geografie la rivero Ebro fluas laŭ la tuta norda bordo de la komarko (kaj de la tuta regiono) ofte farante limon kun la Provinco Alavo; due la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo estas ankaŭ la ĉefa centro demografie, ekonomie kaj socipolitike kaj de la komarko kaj de la tuta regiono. La komarko limas nordokcidente kun la Provinco Alavo kaj nordoriente kun Navaro.