vilaĝo en Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolut, serbe Колут, hungare Küllőd, germane Kolluth estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor.
La unua mencio devenis el 1261 en formo Kollut. Antaŭ la turkoj estis tie abatejo kaj eta fortikaĵo. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1925 brikofarejo ekfunkciis. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Kolut 1710 da homoj, (serboj 1359 (80 %), jugoslavianoj 133 (8 %), kroatoj 128 (8 %), hungaroj 28 (2 %) kaj aliaj).
En la iama Küllőd naskiĝis hungara muzika instruisto Lőrinc Kesztler.
Ĝis Traktato de Trianon la punkto troviĝis en interna parto de Hungara reĝlando, poste nova limo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj aperis. Pro sendependiĝo de Kroatio alvenis la tria limo ĉe la Danubo. La tri komunumoj situas for de la simbola punkto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.