![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/Siegel_Uni-Koeln_%2528Grau%2529.svg/langeo-640px-Siegel_Uni-Koeln_%2528Grau%2529.svg.png&w=640&q=50)
Universitato de Kolonjo
universitato en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Kolonjo aŭ Kolonja Universitato - germane Universität zu Köln aŭ pli mallonge Uni Köln) - estas la universitato en la urbo Kolonjo en okcidenta Germanio.
Universitato de Kolonjo Universität zu Köln | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() la universitata ĉefkonstruaĵo de oriente | |||||
publika universitato loka interreta registrejo eldonejo de malfermita aliro comprehensive university (en) ![]() ![]() | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1388 (mezepoka universitato ĝis la jaro 1798), refondo en 1919 | ||||
speco | ŝtata | ||||
jara budĝeto | 456 Mio. € (2009/10, sen la universitata klinikaro) | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 50° 55′ 41″ N, 6° 55′ 43″ O (mapo)50.9280555555566.9286111111111 | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Kolonjo, Germanio | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | rektoro Axel Freimuth | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 45 606 (vintra semestro 2012/13) (kun la medicinaj studantoj de la universitata klinikaro)[1] | ||||
nombro de kunlaborantoj | 4 211 (2008, sen la universitata klinikaro)[2] | ||||
el tio profesoroj | 482 (2009) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La en 1388 fondita malnova universitato estis inter la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo. Ĝi estis fermita en 1798, kiam la armeo de Napoleono estis konkerinta la urbon - kaj kiam kelkajn jarojn poste la germana ŝtato Prusio ricevis la regionon Rejnlando inkluzive de la urbo Kolonjo, la novaj aŭtoritatoj decidis ne remalfermi la univseritaton de Kolonjo, sed la pli junan najbaran universitaton en Bonno, 30 kilometrojn pli sude. Nur post la Unua Mondmilito ankaŭ en Kolonjo remalfermiĝis nova universitato. Ĝi interalie celis daŭrigi la tradicion de la germanlingva universitato de Strasburgo pli sude borde de la rivero Rejno, kiu ekde la fino de la milito estis parto de Francio kaj ĉesis ekzisti kiel germanlingva institucio. Vintre 2009/2010 pli ol 44 000 studantoj edukiĝis en la universitato, kiu sekve estas la tria plej granda altlernejo de Germanio. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.