Kokoĥolero
malsano de birdoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kokoĥolero estas nomata ankaŭ birdoĥolero, birda pasteŭrelozo, birda hemoragia septicemio. [1]
Ĝi estas la plej komuna pasteŭrelozo de kortobirdoj. Ĉar la kaŭza agento estas Pasteurella multocida, oni konsideras ĝin kiel zoonozo.
Plenkreskaj birdoj kaj maljunaj kokoj estas pli malsanemaj. Ĉe gepatraj aroj, virkokoj estas pli malsanemaj ol kokinoj. [2]
Krom kokoj, tiu malsano koncernas ankaŭ al meleagroj, anasoj, anseroj, rabobirdoj kaj kanarioj. Meleagroj estas aparte suferantaj, kun mortindico gama ĝis 65 %. [3]
La agnosko de tiu patologia kondiĉo estas de pliiĝanta gravo por diversaj diagnozoj kun birda gripo.