From Wikipedia, the free encyclopedia
Košúty, hungare Nemeskosút [nemeŝkoŝUt] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Košúty | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trnava | ||
Distrikto | Galanta | ||
Poŝtkodo | 925 09 | ||
Aŭtokodo | GA | ||
Telefonkodo | ++421-31-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 481 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°10′00″N 17°39′30″O (mapo) | ||
Alto | 120 m s.m. | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Košúty [+] | |||
Košúty situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas je 5 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1138 en latina formo "Willa Qusout". Post la mezepoko la turkoj kelkfoje disrabis ĝin. En 1867 uzino pri sukero ekfunkciis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kosút, poste ĝi ricevis pli longan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemeskosút 1213 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Nemeskosút rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Poste Košúty denove apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Košúty 1447 homoj, (878 hungaroj, 548 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.