komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Kleinlützel (malnova franclingva nomo Petit-Lucelle) estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Kleinlützel | |
---|---|
Blazono de Kleinlützel | |
Kleinlützel | |
komunumo en Svislando • limurbo • Eksklavo | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Geografia situo | CH1903: 598343 / 252998 (mapo)47.4277777777787.4166666666667 |
Nombro de loĝantoj | 1265 |
Areo | 16,34 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4245 |
Komunumkodo | 2619 |
Mapo de Kleinlützel | |
La teritorio de la komunumo Kleinlützel formas eksklavon disigitan de la cetera soloturna kantona teritorio de la Valo de Laufen, kiu apartenas al Kantono Bazelo Kampara. En nordoriento la komunumo limas al Francio. Tra la komunumo fluas la rivereto Lützel, okcidenta alfluanto de Birs. Al la teritorio de la komunumo apartenas krom la vilaĝo Kleinlützel mem la vilaĝetoj Huggerwald kaj Ring.
La komunumo Kleinlützel limas en nordo al Wolschwiller (Alzaco, Francio), en nordoriento al Burg im Leimental (BL), en oriento al Röschenz (BL), en sudo al Liesberg (BL), en sudokcidento en unu punkto al Soyhières (JU), en okcidento al Roggenburg (BL), kaj en nordokcidento al Kiffis (Alzaco, Francio).
Tra Kleinlützel pasas la kantona vojo n-ro 267 da Laufen en Kantono Bazelo Kampara tra Lucelle al Porrentruy en Kantono Ĵuraso, la tiel nomita vojo de Lützel. Per poŝtaŭtolinio al Laufen Lützel estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Lützel datiĝas el la jaro 1194 kiel Luozela. Kleinlützel mem menciiĝis en la jaro 1207 kiel de Minori Luzela. Dum mezepoko la burgo Blauenstein norde de la vilaĝo estis la sidejo de la senjorj de Biederthal-Blauenstein. En la jaro 1411 la burgo estis detruita. En la jaro 1502 Kleinlützel estis vendita al Soloturno. De 1522 ĝis 1527 Kleinlützel estis submetita al la episkopo de Bazelo. en 1527 ĝi definitive fariĝis soloturna havaĵo kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Thierstein. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.