Esperanto-renkontiĝo en Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
KlaĉKunveno PostSomera (KKPS) estas Esperanto-renkontiĝo, kiu daŭrigas la tradicion de PSKK, kaj celas allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. KKPS okazas en Nederlando, kaj estas organizata de Nederlanda Esperanto-Junularo. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo. Varbilo por la aranĝo estas la humura gazeto Pos-Amiko.
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | KlaĉKunveno PostSomera | |||
Regiono | Nederlando | |||
Periodo | aŭtuno | |||
Organizanto | Nederlanda Esperanto-Junularo | |||
Ekzistas ekde | 2012 | |||
Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | KKPS-paĝo | |||
Jaro | Datoj | Urbo | Temo | Partoprenantoj |
---|---|---|---|---|
10-a KKPS[1] | 28-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022 | Delft | 66 | |
9-a KKPS[2] | 26-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2021 | Ravnsø ĉe Ry, Danio | 35 | |
nuligita | 31-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2020 | Ry, Danio | ||
8-a KKPS[3] | 1-a ĝis 3-a de novembro 2019 | Bodegraven | 25 | |
7-a KKPS[4] | 2-a ĝis 4-a de novembro 2018 | Hunsel | 52 | |
6-a KKPS[5] | 27-a ĝis 29-a de oktobro 2017 | Lunteren | 75 | |
5-a KKPS[6] | 28-a ĝis 30-a de oktobro 2016 | Delft | 48 | |
4-a KKPS[7] | 30-a de oktobro ĝis 1-a de novembro 2015 | Heerlen | Kune | 81 |
3-a KKPS[8] | 7-a ĝis 9-a de novembro 2014 | Wijk aan Zee | Etoso | 47 |
2-a KKPS[9] | 1-a ĝis 3-a de novembro 2013 | Werkhoven | Ludoj | 57 |
1-a KKPS[10] | 2-a ĝis 4-a de novembro 2012 | Delft | Klaĉoj | 53 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.