Kiromancio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiromancio (aŭ ĥiromancio, de la greka cheir, "mano" kaj manteia, "profetado") estas aŭgurado surbaze de la linioj de via manplato. Kiromancion oni praktikas ĉie en la mondo, en diversaj manieroj. La metodo estas ĝenerale konsiderata kiel pseŭdoscienco.
En Eŭropo kaj Usono ofte manplatoj estas rekte legataj, dum en Barato oni unue ŝmiras inkon sur mano por poste ĝin presi sur paperon.
Kelkaj "fakuloj" asertas ke la maldekstra mano indikas pri ebloj kaj la dekstra pri kiel tiuj ebloj estas realigitaj en la vivo. Ofte oni supozas ke la linioj de via manplato povas ŝanĝiĝi post grava okazaĵo.
- Kategorio Kiromancio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)