Kipro (insulo)
insulo en la orienta Mediteraneo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kipro (greke Κύπρος, Kypros, turke Kıbrıs) estas insulo en Mediteranea Maro, la tria plej granda post Sicilio kaj Sardio .
Rapidaj faktoj insulo ...
Kipro | ||
---|---|---|
Satelita bildo de Kipro | ||
insulo | ||
Akvejo | orienta Mediteraneo | |
Geografia situo | 35° 7′ N, 33° 24′ O (mapo)35.11666666666733.41952 f1 | |
| ||
Longo | 225 kmf2 | |
Larĝo | 90 kmf3 | |
Areo | 9 251 km² f4 | |
Plej alta loko | Olimpo 1 952 mf5 | |
Loĝantaro | 1 120 489 (2011) 121 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Nikozio | |
Fermi
Ekde 1974 (la jaro de la turka invado al Kipro) la insulo estas fakte dividita inter la Respubliko Kipro, Norda Kipro (ŝtato rekonita nur de Turkio) kaj la du militaj bazoj de Akrotiri kaj Dekelia, britaj transmaraj teritorioj kiuj restis parto de la Unuiĝinta Reĝlando post la sendependeco de la brita kolonio Kipro .
La du respublikoj estas apartigitaj per malmilitarigita zono establita de UN kaj komune konata kiel la Verda Linio.