Kimura araneo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kimura araneo, aŭ kimura-gumo en japana, Heptathela kimurai, estas araneo de la Malnova Mondo, kiu troviĝas ĉefe en Japanio kaj nomiĝas laŭ Arika Kimura, kiu kolektis ĝin en 1920. Ĝi apartenas al la subordo Mesothelae (nome primitivaj nestotruaj araneoj) kaj povas atingi ĝis 3 cm de longo. Ties nestotruoj estas kovritaj per kamufla klapopordo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3b/Heptathela.kimurai.yanbaruensis.burrow.-.tanikawa.jpg/320px-Heptathela.kimurai.yanbaruensis.burrow.-.tanikawa.jpg)
Kiel ĉe aliaj specioj de araneoj mesothele, la praaj trajtoj de la Kimura araneo inkludas centrajn teksilojn kaj signojn de segmentado en la abdomeno. Tiuj trajtoj ne estas vidataj ĉe Migalomorfuloj aŭ Araneomorfuloj, tiele studado de specioj kiaj la Kimura araneo havigas lumon pri evolucio de ĉiuj araneoj.