![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Kim_Young-sam_presidential_portrait.jpg/640px-Kim_Young-sam_presidential_portrait.jpg&w=640&q=50)
Kim Young-Sam
prezidento de Sud-Koreio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kim YOUNG-SAM (hangule: 김영삼, naskiĝis la 20-an de decembro 1927, mortis la 22-an de novembro 2015) estis de 1993 ĝis februaro de 1998, Prezidento de Sud-Koreio, civilulo post 32 jaroj kun militista gvidado.
Li estis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj grava opozicia gvidanto kun Kim Dae-jung. Post kiam abdikis la eksa generalo Chun Doo-hwan en 1987 kaj okazis la unuaj demokratiaj elektoj, kandidatiĝis Kim Young-sam kaj Kim Dae-jung samtempe kaj tiel ebligis venkon de eksa generalo Roh Tae-woo. En 1990 decidis la partioj de Kim kaj Roh kuniĝis kaj formis konservativan registaran partion. En sekvo de io, Kim Young-Sam venkis en la prezidenta elekta kompanjo kontraŭ Kim Dae-jung, en decembro de 1992. Kvankam Kim klopodis por reformoj de Jaebeol (financaj konglomeratoj), oni ligas al lia nomo antaŭ ĉio la azian krizon, kies sud-koreia varianto komenciĝis en 1997 kun kolapso de Kia Motors.
La regadon de Kim karakterizis pluraj gravaj katastrofoj, kiel la kolapso de Seongsu-ponto, sinko de ŝipo kaj subfalo de aviadilo 801 de la Korean Air.