From Wikipedia, the free encyclopedia
Kim Jong-nam [Kim Yong-nam] (Norda Hamgyong, la 4-an de februaro 1928) estas ŝtatestro de Korea Demokratia Popola Respubliko de post 1998 kaj alta gvidanto de la Nordkorea Laborista Partio. Li estis ministro pri eksterlandaj aferoj inter 1983 kaj 1998.
Kim Jong-nam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1928 (96-jaraĝa) en Pjongjango |
Ŝtataneco | Nord-Koreio |
Alma mater | Universitato Kim Il-sung Rostov State University (en) Ŝtata Universitato de Tomsk |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Kim Thaek-se (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ambasadoro |
Diplomiĝinte, li laboris kiel instruisto en la Centra Lernejo de la Partio de Laboristoj de Koreio, li estis vicĉefo en la Centra Komitato de tiu partio, vicministro pri eksterlandaj aferoj, vicpremiero de la Administra Konsilantaro kaj ministro.
En 1998 li ricevis omaĝon kiel "labor-heroo" pro kontribuo al la fortigo de la partio kaj levo de la internacia prestiĝo de la lando. De tiam li fariĝis prezidanto de la Supera Popola Asembleo.
Li partoprenis en la inaŭguro de la Olimpikaj Ludoj en Pekino, 2008, kaj la Vintra Olimpiko en 2014, en Soĉi, Rusio. En majo 2015 li reprezentis Nordan Koreion en la celebrado de la 70-a datreveno de la venko super Nazia Germanio en la Dua Mondmilito.
Oni anoncis lian partoprenon en la Vintra Olimpiko en Suda Koreio, 2018, malgranda sed signifa signo de malstreĉiĝo en la interkoreaj rilatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.