From Wikipedia, the free encyclopedia
Kepler-11 estas Sun-simila stelo kiu troviĝas je 2000 lumjarojn en la konstelacio Cigno[1][2]. Ĝin detektis unuafoje la kosmoteleskopo Kepler, kies celo estas trovi ekstersunsitemajn planedojn per la metodo de la tranzitoj. La malkovro estis anoncita la 22-an de februaro 2011 kaj estis la unua ekstersunsistema planedsistemo enhavanta 7 planedojn, ĉiuj el ili pli grandaj ol la Tero.
Kepler-11 estas stelo de spektroklaso G5 iomete malpli masa ol la Suno (95%) kaj kun iomete pli granda radiuso (110%). Ĝia surfaca temperaturo estas proksimume 5680 (± 100) K kaj aĝas 8 (± 2) mil milionoj da jaroj.[3] Kompare la Suno estas 4,6 mil milionoj aĝa kaj ĝis surfaca temperaturo estas 5778 K.[4][5]
Ĝia videbla magnitudo, aŭ kiom brila ĝi ŝajnas el la Tero, estas 13,7.[3] Tial, ĝi ne estas videbla nudokule.
Planedo | Maso (ME) |
Radiuso (RE) |
Denseco (g/cm3) |
Orbita periodo (d) |
Granda duonakso (AU) |
Orbita discentreco |
Klinangulo (°) |
Jaro de malkovro | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
b | 4,3 (2,3 – 6,5) | 1,97 ± 0,19 | 3,1 (1,6 – 5,2) | 10,30375 | 0,091 | 0 | 88,5 | 2011[3] | c | 13,5 (7,4 – 18,3) | 3,15 ± 0,30 | 2,3 (1,2 – 3,6) | 13,02502 | 0,106 | 0 | 89 | 2011[3] |
d | 6,1 (4,4 – 9,2) | 3,43 ± 0,32 | 0,9 (0,6 – 1,4) | 22,68719 | 0,159 | 0 | 89,3 | 2011[3] | |||||||||
e | 8,4 (6,5 – 10,9) | 4,52 ± 0,43 | 0,5 (0,3 – 0,7) | 31,9959 | 0,194 | 0 | 88,8 | 2011[3] | |||||||||
f | 2,3 (1,1 – 4,5) | 2,61 ± 0,25 | 0,7 (0,3 – 1,4) | 46,68876 | 0,25 | 0 | 89,4 | 2011[3] | |||||||||
g | Nekonata | 3,66 ± 0,35 | Nekonata | 118,37774 | 0,462 | 0 | 89,8 | 2011[3] | |||||||||
Relativa grando kaj loko de la planedoj ĉirkaŭ Kepler-11 |
Komparo inter la planedoj ĉirkaŭ Kepler-11 kaj la internaj planedoj de nia Sunsistemo. (Klaku por pligrandigi.) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.