Kemia kombinaĵo
pura kemia substanco konsistanta el du aŭ pli da malsamaj kemiaj elementoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kemia kombinaĵo aŭ ĥemia kombinaĵo estas substanco, kiu konsistas el almenaŭ du kemiaj elementoj el la perioda tabelo kemie ligitaj en fiksita proporcio laŭ maso.[1] La kombinaĵoj estas reprezentataj per kemia formulo. Por ekzemplo, la akvo (H2O) estas konstituita per du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno. La elementoj de kombinaĵo estas nek divideblaj nek separeblaj per fizikaj procezoj (dekantado, filtrado, distilado), sed nur pere de kemiaj procezoj.
La kombinaĵo estas formataj de molekuloj aŭ jonoj kun stabilaj ligoj kiuj ne dependas de homa elekto arbitra. Tial, ili estas nek miksaĵoj nek alojoj kiel bronzo aŭ ĉokolado.[2][3] Kemia elemento unuigita al identa kemia elemento ne estas kemia kombinaĵo, ĉar en tio intervenas nur unu elemento, ne du elementoj diferencaj.
Estas kvar tipoj de kombinaĵoj, depende de kiel restas unuigitaj la atomoj konstituantoj:
- Molekuloj unuigitaj per kovalentaj ligoj
- Jonaj kombinaĵoj unuigitaj per jonaj ligoj
- Intermetalaj kombinaĵoj unuigitaj per metalaj ligoj
- Kelkaj kompleksoj unuigitaj per kunordigitaj kovalentaj ligoj
Multaj kemiaj kombinaĵoj havas unikan ciferan identigilon atribuita de la Chemical Abstracts Service (CAS): nome ties CAS-numero.