Kebra Nagast, Libro de la Gloro de la Reĝoj de Etiopio, estas kroniko kiu pretendas esti historia, pri la reĝoj de Etiopio, kiu image reiras ĝis Meneliko la 1-a, filo de la reĝo Salomono kaj la reĝino de Ŝeba, kaj enhavas serion de tradicioj pri la etiopia monarkio.

Rapidaj faktoj Kebra Nagast, literatura verko ...
Kebra Nagast
Thumb
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Loko de rakontoIsraelo
vdr
Fermi
Thumb
La reĝino de Ŝeba en sia vojaĝo de Etiopio al Israelo.

Verkita en la geeza lingvo, ĝi estas konsiderata de la etiopaj kristanoj kaj la rastafarianismo kiel la vera historio de la origino de la salomona dinastio, samkiel la konvertiĝo de Etiopio al kristanismo. La plejmulto el la fakuloj tamen opinias ke temas pri kompilaĵo de ĉirkaŭ la jaro 1300 pri pli fruaj tradicioj.

Ĝi rakontas, kiel la reĝino de Ŝeba konatiĝis kun Salomono, kiel la Kesto de Interligo atingis Etiopion kun Menelik la 1-a, kiel la etiopoj, antaŭe adorantoj de la suno, la luno kaj la steloj iĝis adorantoj de la Dio de Izraelo, kaj kiel ili poste akceptis Jesuon kiel la atendita Mesio.

La unuaj ekspedicioj portugalaj al Etiopio (15a kaj 16a jarcentoj) konatigis la libron en Eŭropo, kaj aperis tradukoj en la precipaj eŭropaj lingvoj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.