Kaĵunoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kaĵunoj estas la akadianoj de la usona ŝtato Luiziano.
Rapidaj faktoj etno, Franckanadanoj ...
Kaĵunoj | |
---|---|
etno | |
Franckanadanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
luiziana franca dialekto | |
Fermi
Akadio estis franca kolonio, kiu situis en la hodiaŭa Nova-Skotio, Nov-Brunsviko kaj la Insulo de Princo Eduardo.
La loĝantaro estis franclingva. En 1713 La areo fariĝis angla. La loĝantaro estis forpelita de la angloj.
Ili alvenis al la marĉoj (bayou) de Luiziano, tiam franca teritorio. La usonanoj, kiuj aĉetis la teritorion de Napoleono, nomis ilin akadianoj. Sen la komenca "a" kaj prononcita laŭ angla maniero ĉi tio transformiĝis al "Kaĵuno", la hodiaŭa nomo de la loĝantaro, la regiono, la kaĵunmuziko kaj la kaĵuna kuirarto.
La vorto bayou devenas de la ĉakta vorto bayuk kun la signifo serpento, sinusoideco.
- Kategorio Kaĵunoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)