Katedralo de Schwäbisch Gmünd
From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo de Schwäbisch Gmünd (germane Heilig-Kreuz-Münster en Schwäbisch Gmünd estas gotika preĝejo konstruita ekde 1320 kiel romkatolika paroĥopreĝejo anstataŭ proksimume 200 jarojn pli aĝa antaŭanta konstruaĵo. La katedralo estas arthistorie grava kiel praverko de la arĥitekta familio Parler kaj kiel unua granda halopreĝejo en suda Germanujo. Estas unu el la unuaj reprezentantoj de aparta gotika arĥitekturo en Germanujo. La nomo "katedralo", germane Münster, ĉi tie ne signifas sidejon de episkopo, sed pli ĝenerale aparte gravan, grandan preĝejon.
Rapidaj faktoj germane Heilig-Kreuz-Münster, kristana preĝejo [+] ...
Katedralo de Schwäbisch Gmünd | |||
---|---|---|---|
germane Heilig-Kreuz-Münster | |||
kristana preĝejo [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Ŝtato | Baden-Virtembergo | ||
Municipo | Schwäbisch Gmünd | ||
Koordinatoj | 48° 47′ 56″ N, 9° 47′ 47″ O (mapo)48.79889.79639 | ||
|
|||
Katedralo de Schwäbisch Gmünd | |||
Vikimedia Komunejo: Heilig-Kreuz-Münster Schwäbisch Gmünd [+] | |||
Fermi