From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo de Sankta Johano (nederlande Sint-Janskathedraal) estas romkatolika katedralo de gotika arĥitekturo en la centro de la nederlanda urbo ’s-Hertogenbosch. Ĝi validas kiel supro de brabanta gotiko en Nederlando kaj estas rangaltigita al regna monumento. La 26-an de junio 1929 la preĝejo ricevis la honortitulon basilika minor.
Katedralo de Sankta Johano | ||
---|---|---|
katedralo, malgranda baziliko [+] | ||
Supermara alteco | 73 m NAP [+] | |
Koordinatoj | 51° 41′ 17″ N, 5° 18′ 30″ O (mapo)51.6880565.308333 | |
Arkitekto | nekonata valoro | |
Materialo | briko [+] | |
Estiĝo | 1220 | |
Poŝtkodo | 5211KK [+] | |
Katedralo de Sankta Johano | ||
Vikimedia Komunejo: Saint John's Cathedral, 's-Hertogenbosch [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La preĝejo estis konstruata ekde 1220 kiel paroĥopreĝejo laŭ romanika stilo. En 1380 komenciĝis la konstruo de la gotika preĝejo laŭ koncepto de Willem van Kessel. En 1559 ĝi fariĝis katedralo de la novfondita episkopujo ’s-Hertogenbosch. La 15-an de julio 1584 eksplodis brulego en la nuna meza turo, kiu grave difektis la preĝejon. Inter 1629 kaj 1813 la prĝejo estis reformita.
De 1859 ĝis 1864 oni realigis unuan riparon; de 1961 ĝis 1985 okazis renovigo de la interno. Ekde 2000 pasas plia resanigo.
En la preĝeja interno troviĝas baptujo kreata en la jaro 1492 kaj grava orgeno. Krom per sia interna ekipaĵo la konstruaĵo imponas per sia grandeco (ĝi longas proksimume 115 metrojn) kaj per sia fasado riĉe ornamita per ŝtonskulptaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.