![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c6/Beijinglifepic3.jpg/640px-Beijinglifepic3.jpg&w=640&q=50)
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria (Pekino)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria (ĉine 宣武门天主堂, pinjine Xuanwumen tianzhutang) estas romkatolika katedralo kaj la plej malnova katolika kirko en Pekino, Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi situas en la urbodistrikto Xicheng, areo Xuanwumen, je la strato okcidenta Qianmen 181. Plia nomo estas "Suda Kirko" respektive "Suda Katedralo" (ĉine 南堂, pinjine Nantang), kontraste al la "Norda Katedralo" Kirko Ŝjiŝiku, la nuntempa episkopa sidejo de la Ĉina Katolika Patriota Eklezio instalita kaj agnoskita fare de la registaro de Popola Respubliko Ĉinio.
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria | ||
---|---|---|
![]() | ||
katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 39° 53′ 58″ N, 116° 22′ 9″ O (mapo)39.899463888889116.36929166667 | |
Estiĝo | 1904 | |
![]() |
||
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria | ||
![]() |
||
La Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria estas sidejo de la katolika ĉefdiocezo Pekino, kies ĝis nun lasta ĉefepiskopo Thomas Tien Ken-sin en 1951 estis ekziligita fare de la registaro de Popola Respubliko Ĉinio kaj en 1967 mortis ekzile en Tajvano.