Kastelo Westerburg (Westerwald)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kastelo Westerburg, unuafoje dokumentita en la jaro 1192, sed jam pli frue konstruita, troviĝas en la urbo Westerburg en la distrikto Westerwald, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estis konstruita sur burgo el la 12a jarcento. Ĝi apartenis unue al la grafoj de Leiningen.