From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastelo Tüngeda (germane: Schloß Tüngeda) staras en la kvartalo Tüngeda de la komunumo Hörselberg-Hainich, Germanujo.
Kastelo Tüngeda | |||
---|---|---|---|
kastelo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Germanio | ||
Geografia situo | 51° 2′ 2″ N, 10° 34′ 59″ O (mapo)51.033824110.5829732 | ||
| |||
Apartenis de 1321 parto de Tüngeda kiel feŭdaĵo de la Abatejo de Fulda al la posedaĵaro de la senjoroj de Wangenheim kies kutima burgo situis tre proksima. La alian parton posedis la senjoroj de Erffa ĝis 1580. Kastelokonstruiĝo venis en 1582 laŭ komisio de Hartmann von Wangenheim. De 1640 Tüngeda apartenis, estante parto de la hereda administradujo de la Wangenheim-oj, al la Duklando Saksio-Gotao, de 1672 al Saksio-Gotao-Altenburg. Dum la Tridekjara milito multo de la komplekso estis detruita kio favoris la kadukon.
En 1743 la supraj bienoj de Tüngeda venis en la manojn de la senjoroj de Uechtritz (linio de Fuga). En 1771 ili ankaŭ akiris la malsuprajn areojn; en 1881 Hermann von Krosigk ekposedantis kaj ŝanĝigis la kastelon laŭ novrenesanca stilo.
En 1945 la komunisma reĝimo eksproprietigis la posedanton kaj la komunumo ekposedantis la tuton en 1951. En 1991 kaj 2000 eblis fari profundajn restaŭradlaborojn.[1] Privata posedo re-estis ĝis printempo 2015 kiam la tuto redoniĝis al la publikaj aŭtoritatoj post kiam uzokoncepto de lupreninto fiaskis.[2] Vidindaj estas krome la parko kaj la kirko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.