![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/MiddlehamCJW.jpg/640px-MiddlehamCJW.jpg&w=640&q=50)
Kastelo Middleham
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastelo Middleham estas ruina kastelo en North Yorkshire, Anglio.
Rapidaj faktoj burgo [+], Koordinatoj ...
Kastelo Middleham | ||
---|---|---|
![]() | ||
burgo [+] | ||
Koordinatoj | 54° 17′ 3″ N, 1° 48′ 25″ U (mapo)54.28404-1.80685 | |
Estiĝo | 1190 | |
![]() |
||
Kastelo Middleham | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/MiddlehamCJW.jpg/640px-MiddlehamCJW.jpg)
La konstruo de la kastelo komenciĝis en 1190. En 1270 ĝi akiriĝis de la potenca familio Neville, kaj en 1469 Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick) mallonge malliberigis Eduardon la 4-an tie.
Post kiam Rikardo (duko de Gloucester), la estonta Rikardo la 3-a, edziĝis al Anne Neville, ili loĝis plejparte ĉe la kastelo. Post la morto de Rikardo en 1485 Henriko la 7-a akiris Kastelon Middleham, kiu restis reĝa posedaĵo ĝis la regado de Jakobo la 1-a, kiu forvendis ĝin. Dum la 17-a jarcento ĝi kadukiĝis.
La ruinoj viziteblas.
- Kategorio Kastelo Middleham en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)