Kastelo Himeĵi
mezepoka japana kastelo en Himeĵi / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kastelo Himeĵi (japane 姫路城 [himeĵi-ĵo:]; Hepburn: Himeji-jō) estas elstara ekzemplo de difinita tipo de konstruaĵo konata kiel japana kastelo en la urbo Himeĵi, en gubernio Hiogo (malnove distrikto Ŝikito en provinco Harima), Japanio.
Rapidaj faktoj japana kastelo, hirayamajiro [+], Koordinatoj ...
Kastelo Himeĵi | ||
---|---|---|
Kastelo | ||
japana kastelo, hirayamajiro [+] | ||
Koordinatoj | 34° 50′ 22″ N, 134° 41′ 37″ O (mapo)34.839444444444134.69361111111 | |
Akvokolektejo | 1,07 km² (107 ha) [+] | |
Areo | 1,07 km² (107 ha) [+] | |
Estiĝo | 1346 | |
Kastelo Himeĵi | ||
Vikimedia Komunejo: Himeji Castle [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Temas pri unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de la mezepoka Japanio. Registrita kiel monda kulturheredaĵo de Unesko en 1993 (multaj konstruaĵoj estis nomumitaj Nacia Trezoro) kaj grava kultura trezoro de Japanio, ĝi estas unu el la tri ankoraŭ ekzistantaj lignefaritaj kasteloj en la lando. Ankaŭ nomebla Hakuro-ĵō (japane 白鷺城; kastelo de la blanka ardeo) pro sia blanka ekstera tegaĵo [1][2].