Kastelo Årsta
historia kastelo iom sude de Stokholmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastelo Årsta (svede Årsta slott) estas kastelo en la komunumo Haninge tuj sude de Stokholmo, en la historia provinco Sudermanio kaj la moderna provinco Stockholms län.
Kastelo Årsta | |||||
---|---|---|---|---|---|
kastelo | |||||
| |||||
Koordinatoj | 59° 6′ 27″ N, 18° 11′ 38″ O (mapo)59.107518.19388889 | ||||
Arkitekto | Erik Dahlbergh | ||||
Estiĝo | 1667 | ||||
Poŝtkodo | SE-137 95 [+] | ||||
Kastelo Årsta | |||||
Vikimedia Komunejo: Årsta slott [+] | |||||
Årsta iĝis la sidejo de la sveda komandejo de la Ordeno de germanaj kavaliroj de Livonio, do ekzakte de la Livonia ordeno, en la 13-a jarcento. En 1467 ĝi iĝis posedaĵo de Erik Axelsson Tott. La kastelo estis rekonstruita ĉirkaŭ 1660 por admiralo Bjelkenstjerna, la arkitekto probable estis Erik Dahlberg]. Komence de la 19-a jarcento, ĝi estis akirita de Carl Fredrik Bremer, kies filino, la verkisto Fredrika Bremer, loĝis ĉi tie kaj en Stokholmo. Kiam Fredrika Bremer mortis en la domo en 1865, ĝi jam ekde 1853 apartenis al la sveda industriisto Lars Johan Hierta, kiu fondis la gazeton Aftonbladet. La kastelo ŝanĝis manojn plurajn fojojn kaj en 1966 iĝis la posedaĵo de la komunumo Österhaninge ("orienta Haninge", nun parto de la komunumo Haninge).