![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/Stamp_of_Azerbaijan_477.jpg/640px-Stamp_of_Azerbaijan_477.jpg&w=640&q=50)
Kaspia foko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaspia foko (Pusa caspica) estas unu el la plej malgrandaj membroj de la senorelfoka familio de Fokedoj kaj unika en tio ke ĝi troviĝas nur en saleta Kaspia Maro. Ili troviĝas ne nur laŭlonge de la marbordoj, sed ankaŭ sur la multaj rok-insuloj kaj flosblokoj de glacio kiuj formiĝas en la Kaspia Maro. Vintre, kaj en pli malvarmaj partoj de printempo kaj aŭtuno, tiuj marmamuloj loĝas en Norda Kaspio. Kiam la glacio fandiĝas en la pli varma sezono, ili povas troviĝi sur la elfluejoj de la riveroj Volga kaj Uralo, sa kiel en la sudaj latitudoj de Kaspia Maro kie pli malvarmaj akvoj povas troviĝi je pli granda profundo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/Stamp_of_Azerbaijan_477.jpg/320px-Stamp_of_Azerbaijan_477.jpg)
![Caspian Seal area.png](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Caspian_Seal_area.png/220px-Caspian_Seal_area.png)