From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaserol-protesto aŭ Kaserolumado, el la hispana de Sudameriko Cacerolazo — aŭ cacerolada en Hispanio, kaj caceroleada aŭ caceroleo aliloke — estas tipo de manifestacio en kiu la manifestaciantoj montras sian malkontenton pere de bruo ritma (tipe per frapado al kaseroloj aŭ ties kovriloj), ĉu je difinita horo antaŭinterkonsentita aŭ spontane. La manifestaciantoj povas partopreni el hejme sen neceso koncentriĝi en difinita loko, per memmontrado tra fenestroj aŭ balkonoj aŭ ĉe la pordoj, kaj bruigante ritme la plej ĉiutagajn ilojn aŭ kuirilojn por montri ankaŭ ĉiutagecon kaj pacemon, diference de aliaj manifestacij surstrataj kiuj povas inkludi atakon al polico, bankoj, institucioj ktp.
Tiu agado povas esti kunvokita de neoficiala grupo de personoj spontane, aŭ responde al alvoko de politika partio aŭ alia tipo de organizaĵo, ĝenerale kontraŭ registaro aŭ kontraŭ difinitaj decidoj aŭ politikoj registaraj, kaj plej rare pro iu kampanjo.
Ekde la unuaj kaserolumoj registritaj, kiuj okazis en Ĉilio inter 1971 kaj 1973, tiu tipo de protesto okazis ĉefe en Sudameriko, kvankam poste okazis ankaŭ en Hispanio, kie ĝi estas nomata cacerolada, kaj en Italio. Tiuj estis la ĉefaj kaserolumoj registritaj laŭ landoj kaj jaroj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.