Karun
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Karun (perse كارون) pasas la sudokcidenton de Irano. Ĝi fontas ĉe la monto Zard Kuh en la Zagros-Montaro en Lorestano kaj post vojo de 950 kilometroj enfluas la riveron Ŝatt al-Arab, kiu formiĝas ĉe la kunfluiĝo de la Eŭfrato kaj la Tigriso kaj mem fine enfluas la Persan Golfon. La rivero Karun estas la plej longa rivero de Irano kaj la sola, kiu paseblas per modernaj kargoŝipoj.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Karun | |
---|---|
la akvobaraĵo Karun-3 en Irano | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | sudokcidenta Irano |
Longeco | 950 km |
Fluo | |
Fonto | Zagros-Montaro |
Enfluejo | Ŝatt al-Arab |
Geografio | |
Trairataj urboj | Ahvaz, Ĥoramŝahr |
Fermi
Pluraj akvobaraĵoj dividas la akvofluon.