![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Allosaurus1.jpg/640px-Allosaurus1.jpg&w=640&q=50)
Karnosaŭroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karnosaŭroj (Carnosauria) estas grupo de grandaj karnomanĝantaj dinosaŭroj vivintaj dum la ĵurasio kaj kretaceo. Iam oni metis en ĝi multajn ne proksime parencajn grandajn teropodojn, sed intertempe oni difinis la grupon tiel ke en ĝi nun estas nur la alosaŭroideojn kaj la teropodojn al ili plej parencaj. Lastatempe sciencistoj malkovris fosiliojn de iuj tre grandaj karnosaŭroj en la familio de karkarodontosaŭredoj (Carcharodontosauridae) kiel giganotosaŭro (Giganotosaurus) kaj tiranotitano (Tyrannotitan), inter la plej grandaj rabobestaj dinosaŭroj konataj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Ĵurasio – kretaceo | ||||||||||||||
![]() Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Allosauridae Alosaŭredoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Inter la apartigaj trajtoj de la karnosaŭroj estas iliaj grandaj okuloj, longa mallarĝa kranio kaj modifiĝoj de la kruro kaj pelvo kiel femuro pli longa ol la tibio.