![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Carlos_Mar%25C3%25ADa_Isidro_de_Borb%25C3%25B3n%252C_por_Vicente_L%25C3%25B3pez.jpg/640px-Carlos_Mar%25C3%25ADa_Isidro_de_Borb%25C3%25B3n%252C_por_Vicente_L%25C3%25B3pez.jpg&w=640&q=50)
Karlo Maria Isidro de Burbono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlo Maria Isidro de Burbono aŭ en la hispana origine Carlos María Isidro Benito de Borbón y Borbón-Parma (naskiĝis la 29-an de marto 1788 en Madrido; mortis la 10-an de marto 1855 en Triesto), grafo de Molina kaj infanto de Hispanio, estis la unua pretendanto karlista al la hispana trono, laŭ la nomo de Carlos V (Karlo la 5-a) kontraŭ la leĝaj heredorajtoj de sia nevino Isabel. Li estis la dua filo de Karlo la 4-a kaj Maria Luiza de Parma kaj frato de Fernando la 7-a. Li estis konata ankaŭ kiel Don Carlos.
Rapidaj faktoj Don Carlos,Karlo Maria Isidro de Burbono, Persona informo ...
Fermi
Lia pretendo al la trono de Hispanio estis la komenco de la Unua Karlisma Milito.