![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/ff/Karl_Habsburg-Lothringen_%25282022%2529.jpg/640px-Karl_Habsburg-Lothringen_%25282022%2529.jpg&w=640&q=50)
Karl Habsburg-Lothringen
aŭstra politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl HABSBURG-LOTHRINGEN (naskiĝis la 11-an de januaro 1961 en Starnberg, Germanio) estas iama aŭstra politikisto de ÖVP. Li estas la plej aĝa filo de Otto von Habsburg kaj ties edzino Regina de Saksio-Meiningen. Ekde la 1-a de januaro 2007 li estas famili-interne estro de la nobela familio Habsburgo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Kiel filo de Otto von Habsburg li estas nepo de Karlo la 1-a/4-a, la lasta aŭstra imperiestro kaj hungara reĝo. Li estas denaske kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo, kaj ekde la 30-a de novembro 2000 li estas ties grandmajstro.
De 1996 ĝis 1999 li estis deputito de la Eŭropa Parlamento por la ÖVP.
Dum januaro ĝis decembro 2002 li estis direktoro de UNPO.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri aŭstro kaj Habsburgo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |