Karl Christian Gmelin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Christian Gmelin (1762-1837) estis germana kuracisto, botanikisto, naturalisto, profesoro pri Naturhistorio en Karlsruhe, amiko de la poeto Johann Peter Hebel (1760-1826) kaj frato de la gravuristo Wilhelm Friedrich Gmelin (1760–1820). Li estis direktoro de la Botanika Ĝardeno en Karlsruhe kaj aŭtoro de trivoluma verko Flora Badensis Alsatica (1805–08).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Karl Christian Gmelin (1762-1837) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto. La specioj Agropyron gmelinii, Artemisia gmelinii, Avena gmelinii, Elymus gmelinii, Roegneria gmelinii, Trisetum gmelinii, ricevis tiujn alnomojn omaĝe al li. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-a de marto 1762 en Badenweiler, Germana Imperio | ||||
Morto | 26-a de junio 1837 en Karlsruhe, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Grandduklando Badeno vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Wilhelm Friedrich Gmelin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto entomologo geologo kuracisto botanika kolektisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi