From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl-Erik Forsslund (naskiĝis 1872, Ljusnarsberg — mortis 1941), estis sveda verkisto, popoledukisto, prizorganto de la hejma regiono kaj redakcia sekretario en gazeto Strix 1897-1898.
Karl-Erik Forsslund | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1872 en Ljusnarsberg church parish | |
Morto | 14-an de aŭgusto 1941 (68-jaraĝa) en Ludvika church parish | |
Tombo | Lyviken cemetery (en) , 02 AK 29 (1941–) vd | |
Lingvoj | sveda vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Partio | Sveda socialdemokratia partio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Fejan Forsslund (en) (1898–1941) vd | |
Infanoj | Karl-Herman Forsslund (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1906 li estis, kune kun Gustaf Ankarcrona kaj Uno Stadius, kunfondinto de Brunnsvik Popolaltlernejo. Li ankaŭ estris la lernejon 1907 - 1912. Li fariĝis honora doktoro en Uppsala 1927.
Forsslund debutis 1896 per naturrakonto Skog (arbaro) kaj translokiĝis kune kun sia edzino Fejan (naskita Öhman en Sörvik) 1898 al Storgården en Brunnsvik ĉe la lago Väsman en komunumo Ludvika. Lia bieno donis nomon al lia libro Storgården (1900) kiu fariĝis la tre fama vendaĵo de la tempo.
Forsslund estis aktiva politikisto kaj popoledukisto. Li estis aktiva socialdemokrato kaj kandidatiĝis al la parlamento por la partio. Li ánkaŭ aktivis en asocio de hejma regiono kaj en asocio por natura protektado. Li iniciatis la fondadon de Ludvika Gammelgård 1922.
Nomindaj verkoj liaj estas Göran Delling (1906) kaj Per rivero Dalälven de la fontoj al la maro (granda verkaro en 27 eroj, 1918 - 1939).
Li estas entombita en tombejo Lyviken en Ludvika.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.