Karambolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karambolo (aŭ franca bilardo) estas tipo de bilardo, ludata sur tablo de 1,7x3,1 m (ludeja parto 284x142 cm) aŭ de 1,4x2,7 m (230x115 cm) kaj tiu tablo ne havas poŝojn (truojn). Oni ludas per tri globoj: du blankaj kaj unu ruĝa. Unu blanka globo estas markita per unu aŭ du malgrandaj nigraj aŭ ruĝaj makuloj.
Ĉi tiu artikolo pri ludo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Aŭgusto 2019) Bonvolu krei Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde aŭgusto 2019! |
Rapidaj faktoj sporta fako, bilardo ...
Karambolo | |
---|---|
![]() | |
sporta fako | |
bilardo | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Paul_Gauguin_072.jpg/640px-Paul_Gauguin_072.jpg)
Unu el la blankaj globoj estas la puŝa globo, dum la ruĝa kaj la alia blanka globoj iĝas trafendaj globoj. Celo de la ludanto estas ekpuŝo de la propra globo, por ke ĝi poste - unu post la alia - trafu la du celglobojn (t.e. karamboli). Atingi la duoblan trafon, donas rajtojn je plua puŝo. Oni povas varii la ludon per tio, kiomfoje la puŝa globo devas trafi la mandineron (tablan flankon).
- Kategorio Karambolo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)