Skribsigno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skribsigno, aŭ skribosigno aŭ simple signo (aŭ anglece karaktro) estas elemento de finia aro (signaro, alfabeto) de aĵoj, konvencie uzataj por prezenti informojn; datumero. Oni distingas plurajn signoklasojn:
- literojn (kiaj a, b, c)
- ciferojn (kiaj 0, 1, 2)
- Signojn interpunkciajn kaj specialajn (kiaj
,
.
;
@
) - stirsignojn (kiaj linifinilo, ĉaretreveno ktp).
En programlingvoj oni nomas tiel ankaŭ signokodon, kiu reprezentas signon ĉe datumtransmeto aŭ datumprilaboro. En la programlingvo C tiaj signokodoj formas la signan datumtipon char
(oni voĉlegas /kar/; aŭ, neformale, /ĉar/).