Kantoturdo
specio de birdo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kantoturdo (science: Turdus philomelos) estas birdospecio de la genro de Turdoj kiu reproduktiĝas en multe da Eŭrazio. Ĝi havas brunajn suprajn partojn kaj nigropunktitajn kremkolorajn subajn partojn kaj havas tri agnoskitajn subspeciojn. Ties distinga kanto, kiu ripetas muzikajn frazojn, estis multe citata en literaturo. Temas pri te konata specio, tiele kiam oni diras simple "turdo" en Eŭropo oni volas aludi tiun precizan specion.
Kantoturdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kantoturdo en Germanio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turdus philomelos (Brehm, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kantoturdo reproduktiĝas en arbaroj, ĝardenoj kaj parkoj, kaj estas parte migranta ĉar multaj birdoj vintras en suda Eŭropo, Nordafriko kaj Mezoriento; ĝi estis enmetita ankaŭ en Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Kvankam ĝi ne estas minacata tutmonde, okazis gravaj malpliiĝoj en partoj de Eŭropo, eble pro ŝanĝoj en farmopraktiko.
La Kantoturdo konstruas kotokovritan tasforman neston en arbusto aŭ arbo, kie la ino demetas 4 aŭ 5 malhelpunktitajn bluajn ovojn. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj havas kutimon uzi preferatan ŝtonon kiel amboso por frakasi helikojn. Kiel aliaj kantobirdoj (paserinaj), ĝi estas atakata de eksteraj kaj internaj parazitoj kaj estas predata de katoj kaj rabobirdoj.