Kantono Whitman (Vaŝingtonio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Whitman (angle: Whitman County) estas kantono (county: subŝtata administra distrikto) situanta en la orienta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia nomo honoras la memoron de Marcus Whitman, kristana misiisto mortigita (kun lia edzino) en 1847 de membroj de la kajusa indiĝena popolo. En 2000 oni nombris 40 740 loĝantojn en la kantono, el kiuj proksimume 60% loĝas en la plej granda urbo de la kantono, Pullman. La administra sidejo de la kantono estas en Colfax. Pullman estas la hejmo de Vaŝingtonia Ŝtata Universitato kaj de la Inĝenieraj Laboratorioj Schweitzer.
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Kantono Whitman | |||
---|---|---|---|
kantono | |||
kantono de Vaŝingtonio [+] | |||
Lando | Usono | ||
Subŝtato | Vaŝingtonio | ||
Ĉefurbo | Colfax | ||
- koordinatoj | 47° N, 118° U (mapo)46.89-117.52 | ||
Akvokolektejo | 5 641 km² (564 100 ha) [+] | ||
Areo | 5 641 km² (564 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 47 973 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Denseco | 8,5 loĝ./km² [+] [+] | ||
Kantono Whitman | |||
Vikimedia Komunejo: Whitman County, Washington [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Fermi
Kantono Whitman formiĝis el parto de Kantono Stevens la 29-an de novembro 1871.