From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Newport estas unu el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ankaŭ ĝia plej granda urbo nomiĝas Newport.
Newport (Rod-Insulo) | |
Mapo | |
Situo en Rod-Insulo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1703 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Rod-Insulo |
Ĉefurbo | |
Plej granda urbo | Newport |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
812 km² 269 km² 543 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
85.433 317 / km² |
Newport grandparte situas sur pluraj insuloj en la Golfo de Narragansett, inter kiuj la plej grandaj estas Aquidneck Island (kun urbo Newport), Conanicut Island kaj Prudence Island. Nur la plej orienta parto situas sur kontinenta tero, sed ne havas teran limon al cetera Rod-Insulo. La insuloj Aquidneck kaj Conanicut estas ponte ligitaj al la kontinento kaj inter si.
El la nominala areo de 812 km² nur triono estas seka tero, ĉar granda akvoareo sude de la insularo apartenas al urbo Newport. La loĝdenso de 317/km² rilatas nur al la seka tero.
La plej alta loko estas Pocasset Hill, 98 metrojn alta.
Kiel ĉiuj kantonoj de Rod-Insulo, Newport ne havas administran funkcion, do ankaŭ ne oficialan sidejon.
Newport estas dividita je ses urboj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.