![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/Wappen_Appenzell_Innerrhoden_matt.svg/langeo-640px-Wappen_Appenzell_Innerrhoden_matt.svg.png&w=640&q=50)
Kantono Apencelo Interna
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Apencelo Interna estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de la Svisa Konfederacio. Ĉefloko de la kantono estas la vilaĝo Apencelo, kies teritorio tamen dividiĝas inter la distriktkomunumoj Apencelo, Rüte kaj Schwende. La kantona nomo en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Appenzell Innerrhoden; france Appenzell Rhodes-Intérieures; itale Appenzello Interno kaj romanĉe: Appenzell Dadens.
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Apencelo Interna | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Kantonoj de Svislando | ||
Ĉefloko | Apencelo | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1513 | |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo | |
Oficiala mallongigo | AI | |
Nombro de loĝantoj | 15549 (2008-12-31) | |
Areo | 173 km² | |
Loĝantardenseco | 90 loĝantoj/km² | |
Geografia situo | CH1903: 748326 / 240644 (mapo)47.39.4 f1 | |
![]() | ||
![]() | ||
Fermi
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 16 145 loĝantoj sur areo de 172,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 94 loĝantoj/km².