urbo en Sud-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kanin aŭ Kanun (koree 강릉시, laŭ ĉinaj literoj 江陵市) estas marhavena urbego en nordorienta Sud-Koreio. Ĝi estas regiona ekonomia centro.
Kanin | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 210 456 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 202 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 45′ N, 128° 54′ O (mapo)37.755555555556128.89611111111 [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 1040 km² ( 104 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gangneung [+] | |||||
Kanin situas laŭ rivero, laŭ la orienta marbordo de Sud-Koreio apud la orientaj deklivoj de la montoj Tebeksan. Seulo troviĝas 169 km .
Kanin estis administracia kaj ekonomia centro jam dum la antikvaj tempoj. En 1308 Kanin ricevis sian nunan nomon. La nuna urba statuso estis deklarita en 1955. La 18-an de septembro 1996 nordkorea submarŝipo alfundiĝis proksime de Kanin. En 2018 dum la Vintra Olimpiko 2018 de Pjonĉango en kelkaj sportaj branĉoj okazis konkursoj ankaŭ en Kanin.
La ĉefaj sektoroj de la ekonomio estas turismo kaj malpeza industrio. Estas planoj krei sciencan-industrian komplekson en la urbo, kies ĉefa tasko estas esplorado en kampo de biologio. Silkoteksado estas la tradicia industrio de la urbo.
Kanin situas en humida subtropika klimato kun malvarmetaj aŭ malvarmaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj. En Kanin jare pluvas po 1465 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 13,2 °C, tio varias dum jaro inter 9-19 °C.
Kanin estas ligita al la tutlanda aŭtovojo-reto (same al la fervoja reto). La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj 30 minutojn al Seulo per aŭtovojo. Menciindas trafiko de la haveno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.