![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Kalmthoutse_heide.jpg/640px-Kalmthoutse_heide.jpg&w=640&q=50)
Kalmthouta erikejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalmthouta erikejo (nederlande Kalmthoutse heide) estas naturrezervejo kiu troviĝas grandparte en la municipo Kalmthout [kalmthaŭt]. Ĝi okupas pli-malpli la duonon de la municipo. La areo estas bone prizorgata de la loka kaj flandra komunumoj.
Kalmthouta erikejo | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
transboundary protected area, national park [+] | ||||
Koordinatoj | 51° 23′ 49″ N, 4° 24′ 13″ O (mapo)51.39694.4036 [+] | |||
Akvokolektejo | 37,5 km² (3 750 ha) [+] | |||
Areo | 37,5 km² (3 750 ha) [+] | |||
|
||||
![]() |
||||
Kalmthouta erikejo | ||||
![]() |
||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/55/Kalmthoutse_heide_%28vanop_brandtoren%29.jpg/640px-Kalmthoutse_heide_%28vanop_brandtoren%29.jpg)
En periodoj de ege varma kaj seka vetero la erikejo grandparte estas nealirebla pro la danĝero de fajro. Malgraŭ tio tamen regule komenciĝas grandaj erikejaj fajroj. En aliaj momentoj ĝi estas ofte vizitata de turistoj.
La Kalmthouta erikejo estas parto de la Limtransira Parko De Zoom. Tiu ĉi parko estas prizorgata de speciala komisiono en kiu estas reprezentataj kaj flandraj kaj nederlandaj organizaĵoj.
La naturrezervejo estas agnoskita kiel protektita malsekejo de internacia graveco kadre de la Ramsar-Interkonsento.