From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalifornia Altrapida Fervojo (angle California High-Speed Rail, akronime: CAHSR aŭ CHSR ) estas estonta projekto por konstrui altrapida fervojo en Kalifornio. La unua fazo de la projekto devus esti finita en 2033 kaj ĝia kosto estas taksita je 98,5 miliardoj da dolaroj.
Kalifornia Altrapida Fervojo | ||
---|---|---|
rapidega fervojo | ||
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Kalifornio | |
Posedata de | Kalifornia Rapidegrela Aŭtoritato vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En la unua fazo, la altrapida linio ligos Los-Anĝeleson kaj San-Franciskon kaj permesos estontan vastiĝon al San-Diego kaj Sakramento.
La buĝeto de la projekto estis aprobita por la unua fojo en novembro 2008 fare de Kaliforniaj balotantoj kaj ekigis la unuan akiron de ĉirkaŭ 10 miliardoj USD en obligacioj.
La financaj fontoj de la projekto kaj ĝia alta kosto estis la bazo por disputoj. En julio 2014, la Monda Banko taksis, ke la kosto por kilometro de la projekto estas 56 milionoj da dolaroj, kompare kun ĉirkaŭ 17-21 milionoj en Ĉinio kaj 25-39 milionoj en Eŭropo por similaj projektoj. Kvankam kompare kun la projekto HS2, kies kosto estas taksita je 116 milionoj da dolaroj por kilometro, ĝi estas poziciigita kiel efika.
Komence de la 1980-aj jaroj, projekto por konstrui rapidtrajnan linion laŭ Kalifornio jam estis proponita de la tiama guberniestro Jerry Brown. Ekde tiam oni proponis similajn projektojn, kiuj ne realiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.