From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalgaria Stampedo, kiu prezentas sin kiel La Plej Granda Subĉiela Spektaklo de la Mondo, estas granda festivalo, ekspozicio, kaj rodeo, kiun oni okazigas en Kalgario (Alberto) dum dek tagoj ĉiun julion. En 2006, la Stampedo okazos inter la 7-a kaj 16-a de julio. Ĝi estas la plej granda kanada evento okazanta ĉiujare, kaj ĝi prezentas internacie faman rodeo-konkurson, ludejaron, scenejajn spektaklojn, koncertojn, agrikulturajn konkursojn, ekspoziciojn de la Unuaj Nacioj, kaj patkukajn manĝojn tra la tuta urbo. En 2005, 1.242.928 homoj - pli ol iam antaŭe - trairis la giĉetojn de la Stampedejo por partopreni ĉi tiun dek-tagan konkursaron kaj ekspozicion. La Stampeda Parado, kiun oni okazigas ja la Malferma Tago de la Stampedo, estas unu el la plej malnovaj tradicioj de la festivalo. La parado, kiun spektas ĉ. 350.000 homoj ĉiujare, sekvas 4,5-kilometran vojon en la urbocentro de Kalgario. Oni kutime ĝin filmas por televidaj spektantoj, kutime de pli ol du milionoj. Dum la Stampeda Semajno, multaj kalgarianoj vestas sin en vakera stilo kaj preskaŭ ĉiuj entreprenoj ornamas siajn kutimojn kaj oficejoj en vakera stilo.
Kalgaria Stampedo | ||
---|---|---|
festivalo ĉiujara okazaĵo | ||
Geografia situo | 51° 2′ 1″ N, 114° 3′ 14″ U (mapo)51.033611111111-114.05388888889 | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Situo | Alberto | |
| ||
Fondinto(j) | The Big Four vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kalgario Stampedo okazas ĉe la Stampedejo, kiu troviĝas je la sud-orienta rando de la urbocentro en la distrikto Beltline. Ĝi estas facile atingebla per la kalgaria metroo, la C-Trajno. Inter la tut-jaraj konstruaĵoj ĉe la Stampedo estas la glaci-hokea stadiono Seldomo Pengrowth, la ekspoziciejo Centro Round-Up, la Stampeda Kasino, la ĉevalkurejo, la agrikultura konstruaĵo kaj pluraj malpli grandaj konstruaĵoj. Nuntempe okazas granda plivastigo kaj modernigo de la Stampedejo, kiu inkluzivas konstruadon de nova hotelo, nova kasino, nova "ĉefstrata" komercejo kaj merkato, nova agrikultura konstruaĵo, subtera parkejo, kaj renovigon de la subĉielaj terenoj.
La Kalgaria Ekspozicio unuafoje okazis en 1886, mallonge post la alveno de la Kanad-Pacifika Fervojo en la urbo. La Kalgaria Stampedo (aparta evento) inaŭguriĝis en 1912 danke al la klopodoj de Guy Weadick, usona arta prezentanto de ŝnur-ĵetado. Weadick volis organizi mond-klasan rodeon kaj sovaĝ-okcidentan spektaklon, kiu alvenigos la plej bonajn vakerojn de Nordameriko. La unua Stampedo estis la plej bon-paga rodea konkurso en Nordameriko, kun premioj en valoro de $20.000. Ĝi allogis pli ol 100.000 spektantojn. En la jaro 1923, oni kunigis la Stampedon kun la Kalgaria Ekspozicio, kaj la evento okazas ĉiu-jare poste.
La Ludejaron funkciigas la entrepreno Conklin Shows, kiu ankaŭ funkciigas la Kanadan Nacian Ekspozicion en Toronto.
La fruaj jaroj kiel apartaj eventoj: Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
Historio de la kunigita Kalgaria Ekspozicio kaj Stampedo: Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
Multaj besto-protektaj grupoj, inter ili la Kalgaria Besto-Protekta Societo, esprimis zorgojn pri la Stampedo kaj rodeoj ĝenerale, menciante ne-humanan traktadon de bestoj. La reprezentantoj de la Stampedo ĉiam diras ke ili faras multajn penojn por certigi ke la bestoj estas bone protektitaj, kaj multaj jaroj pasas sen mortado de eĉ unu besto dum la Stampedo. Defendantoj de la Stampedo, precipe ranĉistoj, kredas ke la kritiko estas nur parto de pli granda klopodo finigi ĉian uzadon de bestoj far homoj. Ili diras ke organizantoj de la Stampedo, kaj ranĉistoj, amas kaj protektas siajn bestojn, sed ne povas eviti ĉiujn akcidentojn. Fakte, dum la Stampedo vundiĝis relative malmultaj bestoj aŭ homoj, konsiderante tion ke ĝi estas la due plej granda ĉiu-jare okazanta rodeo de la mondo. Post ĉiu akcidento dum kiu okazas morto de besto aŭ homo, la organizantoj de la Stampedo faras esploron kiu preskaŭ ĉiam rezultigas modifadon de la reguloj pri sekureco.
En la jaro 1986 mortis 12 ĉevaloj dum la Stampedo (la plimulto estis kompat-mortigitaj pro vundoj), la plej malbona jaro el la vidpunkto de bestaj mortoj. Kiel rezulto, oni faris plurajn ŝanĝojn en la sekurec-kodo por malhelpi karambolojn. Depost tiam, nur unu alia konkurso de manĝo-vagonoj kaŭzis kompareblan nombron de mortoj.
Akcidentoj dum kiuj vundiĝis homoj:
Akcidentoj dum kiuj vundiĝis bestoj:
La plej malbona best-tragedio dum unuopa evento okazinta kadre de la Stampedo okazis la 3-an de julio, 2005 . Naŭ ĉevaloj post kiam ili saltis de ponto kaj falis en la Riveron Bow. La akcidento okazis dum ĉevalrajdado de la Stampeda ranĉo al la urbo kadre de la evento Vojo 2005, 5 tagojn antaŭ la komenco de la Stampedo. Mallonge post la akcidento la Kalgaria Polico deklaris la organizantojn senkulpa je ia krima ago, trovante ke mankis ia ajn intenco kaŭzi vundadon de bestoj. Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine La organizantoj de la Stampedo esplorigis la akcidenton per interna komisiono, kaj ties raporto publikiĝis en decembro de la sama jaro, sed ĝi ne sukcesis identigi la kaŭzon de la akcidento, kvankam ĝi ja trovis ke la akcidenton ne kaŭzis subita bruo, kiel oni spekulaciis tiutempe. La organizantoj indikis ke ili konsideris la aferon fermita kun la publikigo de la raporto de la komisiono: ili ne provus denove krom se tio kondukus al plibonigo de sekureco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.