Kalfatr(ad)o estas tekniko dum kiu oni fermas la fendojn inter la tabuloj de ŝelo aŭ korpo de ŝipo (ĉefe ĉe la kareno) aŭ ferdeko per stupo (disfadenigita ŝnuro) el natura fibro (plejofte kanabo) kaj peĉo aŭ gudro.
Por enigi la fibrojn en la fendoj oni uzas (lignan) martelon kaj feran ĉizilon (kalfatrilon). La ĉizilo estas ekstreme malakra, aŭ eĉ havas rondan kanelon, por eviti ke la fibroj estas de detranĉataj dum la laboro. Post kiam la stupo estas metita en la fendo ĝi estas kovrita per peĉo kiu estas fluidigita per varmigo.
La akvorezista ŝtopfermo estas bazita sur la eco de naturaj fibroj kiuj ŝvelas kiam ili absorbas likvon. Pro tio eventuala liko estas fermata per la akvo kiu tralikiĝas.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.