![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Kalanchoe.blossfeldiana.jpg/640px-Kalanchoe.blossfeldiana.jpg&w=640&q=50)
Kalanchoe blossfeldiana
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalanchoe blossfeldiana aŭ koralfloro estas plantospecio el Madagaskaro, el genro kalanchoe. Ĝi altas 30 cm, havas koralruĝajn florojn, kiuj floras de januaro ĝis aprilo. Ĝi estas ornamplanto, potplanto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/2007-03-19Kalanchoe_blossfeldiana02.jpg/640px-2007-03-19Kalanchoe_blossfeldiana02.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Kalanchoe_1.jpg/640px-Kalanchoe_1.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Kalanchoe.blossfeldiana.jpg/320px-Kalanchoe.blossfeldiana.jpg)
Ĝia ĝardena kultivado komenciĝis en 1928 kaj disvastiĝis dum kelkaj jaroj dismonde. Oni reproduktas ĝin per semado, stikado de folioj, ŝosoj.
Ĝi povas flori, se ĝin tuŝas sunlumo je maks. 8 horoj, dum tri semajnoj. La florado ekokazas en la tria monato, post la komenciĝo de la lumreduktado. Dum la vintraj monatoj, la floraj koloroj estas palaj.
- Kalanchoe blossfeldiana en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Kalanchoe blossfeldiana en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kalanchoe blossfeldiana en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)