From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu kun Kalabaso (trinkujo, muzikinstrumento el botelkukurbo)
lagenario | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lagenaria siceraria (MOLINA) STANDL. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Lagenario aŭ botelkukurbo (Lagenaria siceraria) estas grimpplanto, kultivata por sia frukto. Oni rikoltas la junajn fruktojn por manĝi kaj la maljunajn por sekigi kaj uzi kiel botelon, pipon ktp. La freŝa frukto kutime havas helan verdan ŝelon kaj blankan karnon.
La kalabaso estas unu el la unuaj kultivataj plantoj en la mondo, unue uzata ĉefe kiel ujo.
La kalabaso oftas en la kuirarto de suda Ĉinujo, fritata aŭ en supo. La ĉina nomo estas hulu aŭ huzi.
En Japanujo, kie oni nomas ĝin kampyō, oni vendas ĝin en sekigitaj marinitaj strioj. Oni uzas ĝin en vegetara makizushi (rul-suŝio).
En Italujo, ĝi estas nomata cucuzza (plurale cucuzze).
En Centra Ameriko, oni toastas la kalabasajn semojn kaj muelas ilin kun aliaj ingrediencoj (ekz rizo, cinamo, pimento ktp) por fari trinkon horchata. Ĝi estas loke konata ankaŭ kiel morro kaj jícaro.
En la meksika kamparo, oni sekigas kaj elĉizas la kalabasan ŝelon por krei bule, por porti akvon.
En Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj Brazilo, oni sekigas kaj elĉizas la kalabasan ŝelon por krei mate, tradicia ujo por populara teeca trinkaĵo (ankaŭ ĝi nomata mate) infuzata de la planto yerba mate. En Brazilo, ĉi tiu trinkaĵo estas nomata "ĉimarono" (el "chimarrão"), nova vorto en la Brazila-Esperanto vortaro.
La wu luo (kalabaso) estas praa sanrimedio. La kuracistoj portis medikamentojn en ĝi pro la supozeblaj potencoj por sanigi. La wu luo adsorbis malbonan terenergion qi, kiu alie malhelpus sanon. Ĝi estas tradicia sanigilo en Feng Shui.
En la distrikto Okcidenta Papuo de Nov-Gvineo, la kalabasa ŝelo estas uzata por verki tradician viran vestaĵon kiu estas penisingo koteko. Oni uzas pezilon por longigi la frukton dum ĝi kreskas por ke ĝi havu taŭgan formon.
Alia frukto, el kiu oni faras penisingojn, estas lagenario.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.