From Wikipedia, the free encyclopedia
Kakaĵao (Cacajao Spp.), ankaŭ iam nomita uakaro aŭ uakario, estas genro de novmondaj simioj en la familio Piteciedoj, kiuj troveblas en neotropisaj arbaroj de Amazonio. Ambaŭ nomoj kakaĵao kaj uakar[i]o devenas el amazoniaj indiĝenaj lingvoj.[1]
Inter novmondaj simioj kakaĵaoj havas nekutime mallongan voston (15–18 cm), multe pli mallongan ol kapo kaj korpo de la besto (40–45 cm). Ili havas longan maldensan hararon sed iliaj kapoj estas kalvaj kaj pro preskaŭ tuta manko de hipoderma graso aspektas preskaŭ kiel puraj kranioj. Samkiel sakioj (Pithecia Spp.), ilia plej parenca genro de simioj, kakaĵaoj havas protrudajn malsuprajn incizivojn. Alia tre nekutima karaktera eco de kakaĵao estas tre brila ruĝa koloro de la haŭto de kapo kaj vizaĝo de la simio. Kelkaj esploroj montras ke ruĝa koloro de la vizaĝo estas indiko de sano de kakaĵao kaj ke inoj elektas siajn partnerojn laŭ la intenso de la koloro.[2]
Kakaĵaoj en zooj estas plej ofte kvietaj kaj letargiaj, sed oni observis ke ili estas multe pli aktivaj en naturaj kondiĉoj, kie ili formas grupojn ĝis ĉirkaŭ 100 individuoj. Ili veturas tra kronaro de arbaroj, prefere okupante malaltajn branĉojn, kaj de tempo al tempo kapablas salti distancojn ĝis 6 metroj. Ilia manĝo plejparte konsistas ke fruktoj, nuksoj, burĝonoj kaj folioj.
Oni agnoskas kvar speciojn de la genro:[3][4]
En 2014 Ferrari et al proponis alternativan taksonomion laŭ kiu la Arasaa kakaĵao estas subspecio de Oradorsa kakaĵao kaj estas ankaŭ agnoskita aparta specio Cacajao ouakary.[5][6] Tiu ĉi taksonomio ankoraŭ ne estas vaste akceptita.[7]
Arealoj de kakaĵaoj situas en neotropisaj varzeoj aŭ ripariaj arbaroj de Amazonio. Ili tuŝas teritoriojn de Brazilo, Kolombio, Peruo kaj Venezuelo.[8]
La kvar specioj de kakaĵaoj agnoskitaj laŭ klasika taksonomio ĉiuj troveblas en nord-uesta Amazonio. La kalva kakaĵao konata pro sia brile ruĝa kapo[9] troveblas norde de Amazono kaj sude de rivero Japurao, plejparte en teritorio de Naturrezervejo Mamiraŭao. La oradorsa kakaĵao troveblas inter Amazono kaj Rio Negro. La kakaĵao de Pico da Neblina vivas norde de Rio Negro, ueste de rivero Marauiá kaj eoste de la Kasikiaro. La arasaa kakaĵao estas nun nur konata en baseno de rivero Curuduri.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.