From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaguja (Kaguya) aŭ SELENE (Selenological and Engineering Explorer) estas japana lunesplora sondilo, kiu estis lanĉita per porta raketo H2 la 14-an de septembro de 2007 el la kosmodromo de Tagenasima, Japanio.
La sondilo esploras originon kaj evoluon de la Luno kaj antaŭpreparas la ontan japanan surluniĝon. Ĝi analizas konsiston de la luna surfaco kaj mezuras la elektromagnetan kaj gravitan kampon. La sondilo disiĝas je tri partoj, la ĉefa orbita unuo rotacias en alto de 100 km, en polara vojo. La alia unuo mezuras gravitan kampon de la Luno. La tria unuo (releja satelito) transmisias la sciencajn datenojn al la Tero. Ĝi rotacias en vojo atingante alton eĉ 2400km.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.