![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Ethiopian_coffee_ceremony_-_Addis_Ababa.jpg/640px-Ethiopian_coffee_ceremony_-_Addis_Ababa.jpg&w=640&q=50)
Kafoceremonio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kafoceremonio (ቡና ማፍላት) estas proceso de pretigado kaj konsumado de kafo, transformiĝinta al rito. Ĝi estas aparte disvastiĝinta en la kulturo de Etiopio kaj Eritreo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Ethiopian_coffee_ceremony_-_Addis_Ababa.jpg/640px-Ethiopian_coffee_ceremony_-_Addis_Ababa.jpg)
En tiuj landoj antaŭ kaj dum de iu ajn festo — ĉu ŝtata, religia aŭ familia — oni okazigas la kafan ceremonion. En ĉambro oni sternas surplanke freŝajn herbojn. Ordinare por tio estas uzataj «citrona» freŝodoranta herbo aŭ ĝardenkreso. Sur ilin oni disŝutas petalojn de rozoj, florojn de meskal-kamomiloj kaj ornamas per grandaj gladiolusoj.
Sur la herbon oni starigas nur certajn aĵojn: malvastgorĝan kruĉon el la nigra argilo, du braĝujojn (por akvoboligado kaj por incensoj, el kiuj ĉefaj estas olibano kaj santalo), pleton por rosti kafajn grajnojn, pistujon kaj pistilon por dispolvigi grajnojn.
Dum festenaj ceremonioj la etiopoj nepre surhavas porokazan tradician veston: blankan robon kun delikata kolora brodaĵo (ĉiam ĉeestas ornama kruco) kaj mantelon kun brodita bordero.