Peniso
unuaranga seksorgano de multaj virseksaj bestoj, inkluzive de homoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Peniso aŭ lingamo (en tantrismaj aŭ daoismaj seksaj praktikoj) estas ekstera seksorgano de masklaj organismoj, kaj de vertebruloj kaj de senvertebruloj. Ĝi estas uzata por urinado kaj seksumado.
Rapidaj faktoj organo, latine ...
Peniso | |
---|---|
Bestaj penisoj | |
Anatomia bildigo de la peniso | |
organo | |
latine | penis, penes |
de Gray | subject #262 1247 |
sistemo | reprodukta |
vaskulo/j | profunda vaskulo de peniso, bulbo-uretra vaskulo |
vejno/j | dorsaj penisaj vejnoj |
nervo/j | dorsaj penisaj nervoj |
limfo/j | supraĵaj ingvenaj limfaj nodoj |
MeSH | Penis |
Fermi
Laŭ fiziologia konduto, la peniso dividiĝas laŭ du grupoj:
- sango-penisoj - en ripoza stato ĝi estas tre malgranda kaj en ekscitiĝa stato ĝi kreskas tre multe (krom malmoliĝi);
- karno-penisoj - en ripoza stato estas kutime pli longa ol tipa sango-peniso, sed en ekscitiĝa stato ne multe pligrandiĝas (preskaŭ nur intense malmoliĝas, sen videbla longo-ŝanĝo)