From Wikipedia, the free encyclopedia
Karin Cecilie "Kaci" Kullmann Five (prononco kasi kʉllmann fivɛ, naskiĝis la 13-an de aprilo 1951 , do nun 73-jara) estas norvega komercistino kaj politikistino de la Konservativa Partio de Norvegio. Ekde la jaro 2000 ŝi estas vica membro, ekde 2003 regula membro kaj ekde marto 2015 la estrino de la kvinpersona Norvega Nobel-Komitato, kiu atribuas la ĉiujaran Nobel-premion pri paco.
Ŝi funkciis kiel norvegia Ministro de Komerco kaj Transporto de 1989 ĝis 1990 kaj kiel parlamentano de 1981 ĝis 1997, kaj estis gvidanto de la Konservativa Partio de 1991 ĝis 1994. Kiel regula membro de la Norvega Nobel-Komitato, ekde 2003 ŝi estas ankaŭ estrarano de la Nobel-Fondaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.